vojaĝado

Vi estas ĉi tie: Hejme > Vojaĝado > Somere senkoste tranokti/tendumi en Herzberg, la Esperanto-urbo, Germanio

Somere senkoste tranokti/tendumi en Herzberg, la Esperanto-urbo, Germanio

Zsofia: Somere senkoste tranokti/tendumi en Herzberg, la Esperanto-urbo, Germanio, sur la Esperanto-herbejo · Esperanto-herbejo · 

Germana Esperanto-Asocio- Filio por Klerigado kaj Kulturo & Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo
esperanto-zentrum@web.de            07.05.2016
 
Saluton,
jen interesa kaj alloga oferto el la multaj specialaj Esperanto-servoj de ICH en Herzberg!
 
Esperanto-Ĝardeno konstante malfermita (ankaŭ por vi!) kun multaj servoj:
 
- por ripozo: jam dum la lastaj jaroj gastoj el multaj landoj regule renkontiĝis en la ĝardeno de Interkultura Centro Herzberg, ĉefe dum la someraj monatoj. Jen speciala ripozloko ankaŭ por vi: trankvilo, birdkantado, bona aero!
Senkostaj bonvenigaj trinkaĵoj aŭ drinkaĵoj estas je via dispono.
 
- por festado: aparte ŝatataj estas la dumsomeraj ĝardenfestoj, rostado, 'gulaŝ'-kuirado, pikniko, ktp. Ofte ni elprovas novajn receptojn kaj komune gustumas ilin. https://www.youtube.com/watch?v=8r-DZUOi1Gk
 
- por naturamantoj: en la „Esperanto-Ĝardeno“ vi trovas ankaŭ plurajn rarajn Esperanto-plantojn: ekz. la ruĝ-verdan Esperanto-tulipon, la grandpetalan Esperanto-klematiton, la unikan 'Dr. Zamenhof' grimprozujon. Ni esperas, ke ni retrovos ie la mankantan „Esperanto-rozon“ kun bonodoraj flavaj floroj. Vidu ĉe esperanto-urbo.de/blog.php?blog_id=26131145
 
- por lernemuloj: multaj plantoj kaj floroj havas unu- resp. dulingvajn nomŝildetojn, per kiuj eblas spertiĝi pri plantnomoj en Esperanto (floroj, arbustoj, vintroduraj kaktoj, arboj atendas vin.) Eĉ pri birdoj kaj birdnomoj ni havas instruan tabulon. Laŭ interkonsento vi povas ankaŭ rigardi la grandan Esperanto-bibliotekon, gazetarkivon, ktp.
 
- por retumantoj: senkosta WLAN, kurento je dispono.

- por komfortserĉantoj: foteloj, kuŝbenkoj, herbejo, sunombreloj kaj Esperanto-pavilono (kontraŭ vento, atendas vin.
Kafo kaj teo estas serveblaj aŭ mem fareblaj.
 
- por sportemuloj: tabloteniso, volanludo, ŝako, laŭ interkonsento eĉ bicikloj estas haveblaj.
 
Esperanto-Herbejo (nur 400 metrojn for de ICH) ĉe la urba rando ebligas simplan tendumadon. Tie troviĝas nia eksperimenta legom-bedo. Ĉi-jare la loka klubo "Futurateliero" semis fazeolojn. Iam en aŭtuno 2016 ni manĝos tie komune fazeolajn pladojn. 
 
La Esperanto-Centro (ICH-domo) ofertas multajn kromajn unikajn Esperanto-servojn (prefere post antaŭanonco).
 
Amike kaj samideane salutas
 
Petro Zilvar    Zsofia Korody 


Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2016, May 09, 08:43
« antaŭa  |   supren  |  

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login