varbado

Vi estas ĉi tie: Hejme > Varbado > Simpla metodo por disvastigi Esperanton

Simpla metodo por disvastigi Esperanton

Klaus:

Sanon! Simpla metodo por disvastigi Esperanton

En Germanio oni kutime diras 'Gesundheit! (= Sanon!)' se iu laŭte aŭ minimume aŭdeble ternas en la prokimeco. Oni diras tion eĉ al nekonataj homoj. La kutima respondo estas 'Danke! (Dankon!)'. Ĉu vi scias la originon de tiu kutimo? Mi ie legis ke ĝi devenas el mezepoka tempo. Tiam ofte regis la terura malsano pesto kaj unu de la tre fruaj simptomoj estis la inklino al ternado. Sed ankaŭ aliaj malsanoj komencas per tiu simptomo kaj oni nepre deziras, ke tiu signo nur sciigas pri ekzemple sendanĝera malvarmumo. Ofte la homoj tiam diris al si mem 'Kara Dio, protektu min, donu al mi sanon!', aŭ simile. La proksimaj homoj ekkaptis nur la vorton 'Sanon!'. La sekvantaj generacioj ankaŭ uzis tiun moron kaj ne plu pensis pri la signifo.

Dum esperantaj aranĝoj, en klubvesperoj kaj, se vi havas gaston el Esperantujo, vi certe povas konfirmi ke ankaŭ ĉi tie montriĝas tiu kutimo, kvankam mi ne scias ĉu ankaŭ aliaj popoloj uzas ĝin denaske.

Iam post revenante el Esperantujo, mi ne plu memoris nek la tagon nek la situacion, mi aŭdis ke unu proksima homo (ne el Esperantujo!) ternis kaj mi spontane ne diris 'Gesundheit!', mi uzis la esperantan vorton 'Sanon!' Subite la respondo estis 'Danke!'. Kompreneble, mia proksimulo evidente reagis en la germana lingvo. Sed atentu! Li tute adekvate respondis ĉar li komprenis min. Do, tiu homo komprenis mian esperantan vorton 'Sanon!'.

Estas klare, ke mi post tiu travivaĵo ĉiam ripetas diri 'Sanon!' en samaj situacioj. Kaj normale la reago estis ankaŭ la sama. Kelkfoje mi klarigis la aferon kaj kaptis la ŝancon atentigi mian proksimulon pri Esperanto. Tiu metodo funkciis en diversaj lokoj, en la buso, la trajno, en atendejo k.t.p.

Nun mi serĉas aliajn parolturnojn kiuj ankaŭ taŭgas laŭ tiu koncepto. Se ĉiu esperantisto ĉiam uzas tiun metodon, Esperanto estus pli bone disvastigata!

Bonan sukceson!

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2015, July 19, 18:06
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login