tradukado

Vi estas ĉi tie: Hejme > Tradukado > Alvoko al literaturaj tradukistoj en Esperanto

Alvoko al literaturaj tradukistoj en Esperanto

 · Herman:

Serĉata: ekzemploj de eŭropaj libroj en Esperanto kiuj mencias la nomon de la tradukisto sur la kovrilo de la libro. CEATL ekkolektas librokovrilojn (collection of book covers) kiuj pruvas ke se tiuj mencias la nomon de la tradukisto tiuj ne necese estu pli malbelaj. La kolekto ĝis nun ne montras tian librokovrilon de Esperantlingva traduko de eŭropa libro. Esperantistaj tradukistoj kaj eldonistoj kiuj posedas tiajn librojn en Esperanto sendu ciferitan kopion de la kovrilo al CEATL kiu estas la ĉefa eŭropa organizaĵo en la kampo de literatura tradukado kaj kunigas 34 literaturajn tradukistajn asociojn de 28 landoj, reprezentante ĉirkaŭ 10000 individuajn aŭtorojn! Sur la retejo de CEATL legeblas ke la EU ĉiujare subtenas konkretajn literaturajn tradukoprojektojn per € 2 milionoj, mono kiu iras al la eldonistoj sed preskaŭ tute ne al la tradukistoj. Legu pli sur www.ceatl.eu/actions/european-union kaj pri la ses rekomendoj de 'fair-play' en literatura tradukado enhttp://www.ceatl.eu/wp-content/uploads/2011/11/CEATL-HEXALOGUE-EN.pdf
legu pli en google+

Dua projekto: Gunter Pauli, la pioniro de la 'blua ekonomia modelo' verkis serion de interesaj infanlibroj. Li ĉeestis la RIO+20 konferencon en Junio 2012. La fabeloj ekzistus jam en dekoj da lingvoj, sed neniu en Esperanto. Do eventuala tradukskipo povus multlingve kunlabori surbaze de tiuj tradukoj. Ĉi tie vi povas elŝuti senpagan dulingvan (en+es) fabelon 'Agua potable del bosque' por konatiĝi kun la speco de fabeloj. (atentu 43 Mb!) Ligo: www.centrolasgaviotas.org/docs/Agua.pdf
Se montriĝas intereso por kunlabore traduki fabelon en Esperanto, mi poste volas kontakti la aŭtoron por peti permeson fari tradukon en Esperanto (kaj eldoni ĝin se eblas).

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2015, July 19, 17:55
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login