simpozioj

Vi estas ĉi tie: Hejme > Simpozioj > Lingvoj kaj internaciigo en supera edukado

Lingvoj kaj internaciigo en supera edukado

Ideologioj · Praktikoj · Alternativoj

Rejkjaviko, Islando, 18-20 julio 2013

La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (Roterdamo, Nederlando), kiu aŭspicias la revuon Language Problems and Language Planning (LPLP: Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado), organizas de tempo al tempo por invititaj gastoj internaciajn simpoziojn pri aspektoj de lingvouzado kaj lingvopolitiko. Tiuj aranĝoj (nomataj Nitobe-simpozioj lauŭ la konata japana funkciulo asociita kun la Ligo de Nacioj en la 1920aj jaroj) jam okazis en Prago (1996), Berlino (1999), Pekino (2004), Vilno (2005), kaj Tokio (2007). La simpozio en Tokio okazis ĉe la Universitato Sophia pri la temo "Al justa lingvopolitiko en Azio."

La Simpozio konsistis el referaĵoj, prezentoj kaj podiaj diskutoj de fakuloj el la tuta mondo, kun aparta emfazo al la Nordiaj landoj kaj al instrulingvoj en supera edukado. La temo estis ligita al la antaŭvidata aperigo de libro redaktita de Anna Kristina Hultgren, Frans Gregersen, kaj Jacob Thøgersen, English in Nordic Universities: Ideology and Practice (La angla en nordiaj universitatoj: ideologio kaj praktiko) eldonota en la serio Studies in World Language Problems (Studoj pri mondaj lingvoproblemoj), probable en frua 2014, de la eldonejo John Benjamins, Amsterdamo.

La simpozio okazis sub aŭspicio de la Instituto Árni Magnùsson por Islandaj Studoj, kun financa subteno de ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj de la eldonejo John Benjamins.

Pri pli detalaj informoj bonvolu kontakti Humphrey tonkin @ hartford.edu por ricevi pliajn informojn.

Vidu ankaŭ www.nitobe.it/eo/2013/07/a-reykjavik-il-nitobe-symposium/

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2015, July 19, 17:47
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login