simpozioj

Vi estas ĉi tie: Hejme > Simpozioj > Lingvo kaj Ekskludo

Lingvo kaj Ekskludo

Kunlabore kun la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED), la Stud-grupo pri Lingvo de la Unuiĝintaj Nacioj invitas vin kontribui al simpozio pri "lingvo kaj ekskludo", kiu okazos ĵaŭdon, la 7-an de Majo, 2015, de 9:15 ĝis 17:00, en la Centro Church (777 United Nations Plaza) en Novjorko.

La organizantoj bonvenigas proponojn por mallongaj 20-minutaj referaĵoj pri temoj kiel:

  • Lingvopolitiko en internaciaj organizaĵoj
  • Lingvo-egaleco en internaciaj kuntekstoj
  • Lingvo-uzo en, kaj per, la Unuiĝintaj Nacioj
  • Lingvo kiel faktoro en daŭripova disvolvado
  • Lingvo kaj homaj rajtoj
  • Diskriminacio surbaze de lingvo
  • Lingvo kaj la post-2015-a disvolva strategio
  • La rolo de lingvo en internacia pac-gardado
  • Lingvo kaj tutmondiĝo
  • Lingvo kaj minoritataj rajtoj
  • Edukado en denaska lingvo
  • Neregistaraj organizaĵoj kaj lingvopolitiko

Bv. sendi proponojn (200 vortojn maksimume) al la estro de la simpozi-organiza komitato, Profesoro Humphrey Tonkin, ĉe tonkin @ hartford.edu, ĝis la 13-a de Februaro 2015. La komitato antaŭvidas findecidi la programon ĝis la 1-a de marto.

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2015, July 19, 17:47
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login