renkontiĝoj

Vi estas ĉi tie: Hejme > Renkontiĝoj > Paranapiakaba - La Fervoja Vilaĝo

Paranapiakaba - La Fervoja Vilaĝo

Estimataj samideanoj, mi nomiĝas Cândido Ruiz, mi estas brazila esperantisto. Ekzistas malgranda vilaĝo en mia lando, tiu vilaĝo konstruata dum la dudeknaŭa jarcento aspektas same kiel tiutempe. Ĝi estas grava por nia nacia historio kaj situas ene de grava arbara regiono, la Atlantika Arbaro. Pro ĝia biologia, historia kaj kultura valoro ĝi necesas atenton el mediprotektada kaj socia aspektoj.

Paranapiakabo (portugale Paranapiacaba, el la tupia lingvo "loko el kiu videblas maro") nuntempe supervivas per turismo. En tiu urbeto troviĝas pluraj muzeoj, ĉar ĝi estis la unua fervoja vilaĝo en Brazilo konstruita en la jaro 1867; ankaŭ ekzistas dekoj da vizitindaj akvofaloj kaj lagoj en la padoj kiuj eniras la arbaron. Ne eblas al mi forgesi... tie ekzistas ankaŭ esperantistoj.

Jes ja! Hoteloj kies la gastoj povas esti akceptataj en Esperanto kaj gvidistoj kiuj kapablas rakonti al ni plurajn historiojn kaj informojn en nia amata lingvo. Pro tiu detalo mi kreis portalon por divastigi iliajn servojn kaj helpi tiujn civitanojn prezentante la fervojan vilaĝon al Esperantujo.

La portalo troviĝas ĉe la adreso www.paranapiakabaesperanto.wordpress.com. Mi petas al vi ke bonvole divastigu ĝin inter viaj amikoj kaj samideanoj.

antaŭdanke,
Cândido Ruiz

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login