renkontiĝoj

Vi estas ĉi tie: Hejme > Renkontiĝoj > Bonvenon al muzika festivalo senelektra en somera arbaro sveda!

Bonvenon al muzika festivalo senelektra en somera arbaro sveda!

Martin: Venu ankaŭ en 2017! · ĉiujare en Julio · 

Muzikantojn akustikajn serĉas ni por granda publiko

ELFRIDEN estas la tute senelektra festivaleto muzika kaj rakonta. Ĝi tuj post somermezo okazas en arbara paŝtejo tradicia kun malnovaj budoj en la koro de Svedujo (http://tone.se). Al ĝi aldoniĝas nun jena nova iniciato:

Ni volas krei muzikan grupon Sorparbo Internacia Spelmanslag, ludantan popolmuzikon por tradiciaj dancoj (valso, polko, polso, ŝotiso, marŝo k.a.). Celo estas ke SIS ludu en dancejoj – kaj eble koncertoj – en iuj el la pli grandaj muzikfestivaloj, ankaŭ kantu skandinave, esperante kaj eble alilingve. Kompreneble tio estu propagandilo por la internacia lingvo, precipe se oni kantas konatajn kantojn en espa traduko (http://nk.tone.se). ”Spelmanslag” (”ludistskipo”) en Skandinavujo estas loka grupo popolmuzika, kie ĉiu ajn ludemulo posedanta muzikilon rajtas membri. Spelmanslago ekzercas kune eble ĉiun semajnon aŭ ĉiun duan kaj foje ludas por dancoj kaj tradiciaj festoj, ĉiufoje per tiuj membroj kiuj tiam povas, do estas sufiĉe ”malfirma” organizo, malkiel orĥestro kun fiksa membraro kaj difinitaj voĉroloj (ekzemple http://www.rattviks-spelmanslag.com/). PRO TIO NI SERĈAS JAM NUN MUZIKANTOJN ESPERANTISTOJN KIUJ VOLAS KAJ POVOS PARTOPRENI. Laŭ tradicia maniero ni lernos la muzikpecojn unuj de aliaj perorele kaj kune ekzercos ilin. 

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2016, October 01, 00:58
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login