renkontiĝoj

Vi estas ĉi tie: Hejme > Renkontiĝoj > 16-a Novjara Renkontiĝo 2017/18 en Saarbrücken

16-a Novjara Renkontiĝo 2017/18 en Saarbrücken

La 16-a NR ĉi-jarfine okazos de la 27-a de decembro 2017 ĝis 3-a de januaro 2018 en Saarbrücken, samtempe kaj samloke kun la 9-a NIS, la programo por junuloj.

Ĉi-foje NR denove estos tuj apud Francio, ja fakte Saarbrücken estas landlima urbo...
Ankaŭ suda Germanio kaj Svislando denove pli proksimas.
Ni do esperas, ke multaj el vi eluzos la fakton, ke ekzemple la trajna distanco inter Parizo kaj Saarbrücken estas malpli ol du horoj...
Jen la informa paĝo kun aliĝilo.

Internacia etoso, prelegoj, kursoj, koncertoj, ekskursoj...

Multaj kaŭzoj por veni kaj reveni al NR/NIS... :-)
Ĉu vi ŝatos festi kun ni novjare en internacia rondo?
Ĉu ĝui proks. okdekon da unuopaj ofertoj - prelegoj, laborgrupoj, kursoj...?
Ĉu simple esperantumi plenanime kun amikoj kaj novkonatoj?
Do venu al la 16-a NR!

Facebook-paĝo: www.facebook.com/events/243634139464188

Lu
EsperantoLand

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2017, July 04, 15:48
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login