politiko

Vi estas ĉi tie: Hejme > Politiko > Internacia petskribo por Okinavo

Internacia petskribo por Okinavo

Yûiti: Internacia petskribo por Okinavo · Mi serĉas helpantojn por la agado.

Nuligu la planon konstrui novan usonan militbazon en Henoko, Okinavo, kaj tuj redonu Futenma al la popolo de Okinavo

Jen estas la esperantigita deklaro subskribita de 29 internaciaj kleruloj, scienculoj kaj artistoj pri Okinavo, kiu deklaro estis origine angle publikigita en la 7a de Januaro, 2014. Sub la deklaro estas la listo de la 103 subskribintoj ĝis la 28a de Januaro, 2014. La subskribintoj inkludas la filmreĝisorojn Oliver Stone kaj Michael Moore, la lingviston Noam Chomsky, kaj Nobel-premiiton pri paco Mairead Maguire. Post la listo estas la retaj adresoj de la tri organizantoj por pli da informo, kaj la alvoko publikigita al amaskomunikiloj en 2014-01-28 por la internacia petskribo por Okinavo.

Volu legi la deklaron kaj alvokon por la internacia peticio por Okinavo. Kaj volu subskribi ĉi tiun reta petskribon kaj volu helpi alporti justecon al Okinavo.

Bonvolu legi la esperantigitajn deklaron kaj alvokon.

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2016, November 23, 18:20
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login