politiko

Vi estas ĉi tie: Hejme > Politiko > Agu nun

Agu nun

Françoise: Vi povas helpi! Subskribu peticion!

Dek kvar gvidantoj kaj membroj de la Ankara branĉo de la turka sindikato TÜMTİS frontas punon je mallibereco, pro akuzoj bazitaj sur politikaj motivoj datiĝantaj de la jaro 2007. Ni postulas ilian senkondiĉan malliberigon. La 14 viroj estis inter la 17 personoj, kaptitaj en frumatena surprizatako en 2007 post plendo de loĝistik-firmao, en kiu TÜMTİS ĵus finaranĝis sukcesan organizadon. Nekredeble, spite al internaciaj protestoj, okulfrapaj senkonsekvencoj kaj neregulaĵoj, ili estis kondamnitaj en 2012 al malliberejo pro la mirigaj krimoj de «fondo de organizaĵo, en la celo plenumi krimon kontraŭ paca laboro pere de devigo, por akiri nejustan mongajnon, kaj malhelpi ĝuadon de sindikataj rajtoj». La kondamnoj kaj la proceso malobservadis la internacian juron. TÜMTİS kaj ITF apelaciis, sed malgraŭ la pruvoj de ekscesoj dum la proceso, la apelacia kortumo konfirmis la punojn.

www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3366

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2017, June 19, 11:13
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login