literaturo

Vi estas ĉi tie: Hejme > Literaturo > Verkoj en Esperanto

Verkoj en Esperanto

Laszlo: 

Mi estas V I Z I Laszlo (Ladislao Vizi), Esperanto-instruanto (naskita en 1959). Mi instruas la lingvon ekde 1984. Jam ekde 1997 mi vivtenas min nur per Esperanto. (Fakte tial mi estas malriĉa, kiel muso preĝeja :-)

En 1997 dum kelkaj monatoj mi estis helpredaktoro de la gazeto Eventoj, poste dum du jaroj mi gvidis la malpli grandan oficejon de Hungaria Esperanto Asocio (ĉar tiutempe funkciis du el ili), kaj tie mi gvidis amason da kursoj por la mezgrada (kaj foje supera) stata lingvoekzameno.

En tiu tempo mi ellaboris la sintakso-analizan sencodifinan tradukmetodon, kiun mi de tempo al tempo perfektigis, kaj kiu helpas fari laŭsencajn, gramatike ĝustajn tradukojn por gelernantoj sen aparta talento.

Mi okupiĝas ankaŭ pri literatura kaj faka tradukado.

Mi invitas vin al mia retejo Verkoj en Esperanto.

Krome mi ŝatas atentigi vin pri la enhavo de mia tuta blogo laŭ temoj.

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login