literaturo

Vi estas ĉi tie: Hejme > Literaturo > Malbenitaj kuloj

Malbenitaj kuloj

Davide: Karaj geamikoj, mi prenas al mi la liberon presenti al vi mian novan libron en Esperanto:
Malbenitaj kuloj kaj aliaj rakontoj estas la kolekto de 5 rakontoj originale verkitaj en Esperanto. La eleganta plumo de Davide Zingone kondensas humuron, satiron, psikologian esploradon kaj atentan socian analizon en 33 paĝoj de agrabla babilado kun la leganto.
En la unua rakonto, kiu estas ankaŭ la titolo de la libro, ni malkovros la surprizan, superrealan devenon de tiuj ĝenegaj insektoj rekte el la lipoj de Nia Sinjoro, kiu aperas ensonĝe antaŭ la protagonisto sub falsa aspekto, ĉar neniu povas vidi kiel reale estas Dio. 
En Bonŝanca semajno ni malkovros kiel ne ĉiam oni povas facile bati sian propran sorton. 
En Por Ĉiam ni ekkonos Manuela-n, juna napola virino kiu sinperde enamiĝos al ĉarma protagonisto de antikva kaj sorĉa pentraĵo.
En Fuĝo ni kontrolos la aŭtentikecon de la fama maksimo: “inter diro kaj faro meze estas maro”, aŭ, en nia kazo, la Atlantika Oceano.
En la lasta rakonto, finfine, ni malkovros kiu timas la maldelikatan kaj aŭsteran etruskan haruspekson. 
5 rakontoj por ridi, por mediti, por elverŝi larmon, aŭ simple por ĝui bonan legadon en Esperanto.
La e-libro, en formato .epub aŭ .pdf, estas aĉetebla ĉe la retejo www.babyloncafe.eu je la prezo de 2.99 eŭroj.

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2016, February 03, 21:04
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login