vortaroj

Vi estas ĉi tie: Hejme > Ligiloj > Vortaroj > Hindia-Esperanto Dudirekta Vortaro

Hindia-Esperanto Dudirekta Vortaro

Renato Corsetti: Merita kolkata esperantisto, Prodip Dotto, kiu jam instruas la hindian per Esperanto al interesiĝantaj esperantistoj, nun verkis novan verkon: Konciza Hindia-Esperanto Dudirekta Vortaro.

Li grandanime donacas ĝin al tiuj, kiuj ĝin petos al lia ret-adreso:
prodipdotto @ gmail.com (forigu la interspacojn).

Ne temas pri simpla 'pdf' kopio, sed estas komputila programo sen la helpo de la interreto. Por efike funkciigi tiun vortaron oni bezonas elŝuti en sia komputilo la senpagan programon 'OpenOffice': www.openoffice.org/download

Mi instigas esperantistojn peti la verkon kaj konatiĝi kun ĝi, Komparo de la hindia kaj de Esperanto certe estos fruktodona laboro por nia lingvo, kiu celas iĝi tutmonda.

Simila anonceto proponeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2017, April 01, 20:59
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login