lernado

Vi estas ĉi tie: Hejme > Lernado > Libroj hispanaj-Esperanto petataj

Libroj hispanaj-Esperanto petataj

Huan: Renato Corsetti publikigis por mi jenan informon en yahoo-grupo:

"Mi estas 50-jar-aĝa kuba esperantisto, kaj nomiĝas Huan Karlos Montero, aktivulo de KEA, ankaŭ mi instruas Esperanton inter gekomencantoj. Mi ofte legas ĉiuspecajn diversajn artikolojn en revuoj kaj gazetoj, ankaŭ ĝuas la romanojn kaj aliajn legaĵojn, sed delonge mi stumblas kontraŭ la problemo, ke ne ĉiujn nekonatajn vortojn mi trovas en mia eta poŝvortaro Lexicon de Sopena, kaj ne ĉiam laŭ la cirkonstancoj de la paragrafo, mi povas diveni la signifon de tiu nekonata vorto. Ĉiuj ni scias ke tiu ĉi tempo estas la interreta epoko sed bedaŭrinde estas landoj kie interreto estas limigata, ne estas alirebla de ĉiuj, kaj nia Kubo apartenas al tiu landaro. En la reto mi povas trovi preskaŭ ĉion, inkluzive diverstipajn vortarojn, sed mi ne havas aliron al interreto kaj mi tre deziras kaj bezonas pasi al supera ŝtupo; mia kara poŝvortareto Lexicon jam estas malgranda por mi. Mia peto estas ricevi PIV-on ankaŭ de malnova eldono kiel donacon senpagan, por plibonigi mian Esperanton. Ankaŭ simila vortaro povos helpi min.
Mia adreso estas: Juan Carlos Montero Medina 
apdo: 10056, zona postal: 10, CP: 11000 Habana-10, Cuba 
Mi dankas anticipe kaj deziras bonfarton kaj prosperon en 2013, samideane, Huan Karlos."

Laŭ informo pri paĝaro maklerejo.de, ĝi tre povas helpi min por serĉi vortaron aŭ PIVon, mi pensas ke estas mia ŝanco iomete anonci mian bezonon por plialtigi mian E-scion.

Mi estas kubano, do hispanlingvano kaj pro tio, simila vortaro povos helpi min: ankaŭ vortaro hispana-esperanta aŭ Esperanto-hispana povos helpi min, kompreneble, havanta iom pli da vortoj ol poŝvortaro Lexicon de Sopena. Mia retadreso:juancarlos @ esperanto.co.cu

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2015, July 19, 14:46
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login