laboro

Vi estas ĉi tie: Hejme > Laboro > Esperanto-Centro dungas volontulan oficiston E-parolantan

Esperanto-Centro dungas volontulan oficiston E-parolantan

Esperanto-Centro (preparanta nuntempe en urbeto de nordokcidenta Ĉinio) deziras dungi volontulon Esperanto-parolantan (ĉinan au alilandan).

Tasko de la oficisto
La oficisto plenumos subajn taskojn de la Esperanto-Centro:
· organizi Esperanto-kurson;
· organizi retan Esperanto-kurson;
· organizi anglan lingvan kurson por lokaj interesantoj (se ŝi/li kapablus);
· redakti kaj eldoni retan gazeton;
· administri membrojn de E-organizo;
· administri E-retejon;
· gastigi vizitantojn;
· iniciati E-agadon en Ĉinio;
· propagandi Esperanton en diversaj retejoj kaj eldonaĵoj;
· flanke iomete prizorgi alian komercadon de la centro, pr4i kiu zorgos ĉefe la direktoro de la centro.

Kondiĉo por la oficisto
Senfuma, flua E-parolanto.
Deziras labori profesie por Esperanto. Kapablas uzi komputilon. Kapablas bone verki en Esperanto kaj en nacia lingvo. Bone edukita (simile kiel diplomiĝinto el altlernejo). Estas laborema kaj serioza. Povas labori en la centro minimume 6 monatojn.
La centro liveros al la oficisto simplan loĝan ĉambron ene de la centra oficejo, litaĵojn, salajron kiu sufiĉas por vivi laŭ loka vivnivelo.
La oficisto laboros 8 horojn tage, ricevos du-tagan ferion semajne, kaj oficialajn feriojn lau ĉina leĝo.
La oficisto mem prizorgos kuiradon, sanon, kuracon, veturadon kaj vizpeton.
Alilanda kandidato laboros minume 6 monatojn laŭ kontrakto. Ĉina kandidato estos oficiale dungonta post provlaboro dum 3 monatoj.

Kontakto 
Kandidato bonvole sendu sian biografion kaj planon per retletero kaj poste skajpe aŭ telefone interparolu kun:
S-ro Trezoro Huang Yinbao
Konsiliano de UEA, ĉina peranto de UEA,
trezoro @ uea.org, skype: hungyinbao,
poŝtel. +86+18893316800, QQ: 552319856?

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2015, November 02, 14:41
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login