laboro

Vi estas ĉi tie: Hejme > Laboro > Civita Servo en Francio

Civita Servo en Francio

Zsófia Pataki, nuna volontulo de la asocio, anoncas:

Propono de Civita Servo en la departamento «Côtes d'Armor» en Bretonio, Francio

La asocio «Armor-Esperanto» serĉas junan esperantiston por plenumi Civitan Servon kies celo estas:
- interesigi, ĉefe la junulojn, pri uzado de E-o kiel komunikilo internaciskale
- helpi kunorganizi la 20ajn internaciajn renkontiĝojn en Pluezek.

Misioj proponitaj:
- partopreni en instruado de E-o al novaj publikoj: infanoj kaj junuloj en lernejoj kaj junlaboristaj loĝejoj
- partopreni en estigo de rilatoj inter ties junuloj kaj eksterlandaj junuloj
- partopreni en la akcepto de eksterlandaj esperantistoj: preparado de ties prelegoj kaj restado en la departemento
- partopreni en la organizado de eventoj faciligante la interŝanĝojn inter lokaj kaj fremdaj esperantistoj
- helpi la organizantojn prepari la ĉefan eventon de la jaro, la renkontiĝon en Pluezek 2016
- partopreni en la kreado kaj plibonigo de instruiloj
- partopreni en la komunikado de la asocio departementoskale: rilatoj kun la lokaj gazetoj kaj radioj, kreado/plibonigo de flugfolioj, broŝuretoj, ekspoziciopaneloj kaj plibonigo de la retejo de la asocio.

La fina elekto de la misioj estos difinita kun la junulo, laŭ ties deziroj, kapabloj kaj persona profesio-projekto.

Por plenumi la taskon, la junulon helpos la asocion per aliĝo al:
- esperantaj kursoj kaj studperiodo
- kursoj por plibonigi la kapablon paroli france (la tempo de la francaj lecionoj kalkuliĝas kiel labortempo)

Kondiĉoj:

- aĝo: de 18 ĝis 25 jaroj (26 jaroj minus 1 tago)
- havi la naciecon de unu el la landoj de la Eŭropa Unio (pro la franca leĝo)
- paroli esperante minimume je la nivelo B2 laŭ la KER>

La junulo ricevos ĉiumonate:
- stipendion de la franca ŝtato
- monhelpon de la asocio

La franca ŝtato zorgas pri la sansekureco.

Daŭro: 8 monatoj

Dato de la komenco: 1a de septembro (la dato estas modifebla laŭ interkonsento)

La volontulo laboros en la oficejo de la asocio en Saint-Brieuc, kaj foje en aliaj urboj en la departamento.

Kontakto: Armor-Esperanto, Jerome Care (prezidanto)
retadreso: armor.esperanto @ yahoo.fr

Se vi interesiĝas, sendu vian kandidatiĝon (kun vivresumo, kaj motiviga letero) al la adreso: armor.esperanto @ yahoo.fr

Maklerejo

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2016, June 13, 18:13
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login