komerco

Vi estas ĉi tie: Hejme > Komerco > uTalk

uTalk

Mi deziras atentigi vin pri la SENPAGA elŝuteblo de la nova Esperanto-kurso "uTalk" per kiu oni povas lerni nian lingvon elire el 128 lingvoj. La kurso uzeblas pere de modernaj aplikaĵoj kiel saĝtelefonoj (iPhone) kaj tabulkomputiloj (tablet), se tiuj estas kapablaj uzi la programojn de AppStore. La kurso estas ne nur bona lernilo, sed ankaŭ tre valora reklamo kaj informilo pri Esperanto. Bonvolu profiti de tiu eblo kaj disvastigi ĝin inter viaj legantoj, konatoj kaj lernantoj. Jen la ligo por la elŝuto: utalk.com/app. Maldekstre mallonga anonco pri ĝi kaj pli longa intervjuo kun la direktoro de la entrepreno EuroTalk: Komentoj, spertoj kaj demandoj estas bonvenaj en la FORUMO: edukado.net/komunumo/forumo?k=53

Amike, Rob Ebenau 

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2015, August 11, 16:49
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login