komerco

Vi estas ĉi tie: Hejme > Komerco > JuveLina

JuveLina

maklerejo

Bonvenon en nia reta butiko. Se vi ŝatas unikajn vitroobjektojn, vi estas ĉi-tie en la ĝusta loko.

La prezentitaj objektoj estas rezultoj de entuziasma hobia agado, kiu komencis superi la hejman spacon kaj serĉas siajn ŝatantojn por plua ekzisto.

Mi estas Katalin Kovats, hungara lingvistino, loĝanta en Nederlando. Mi laboras ĉefe hejme, trejnante instruistojn kaj produktante instrumaterialojn pri la internacia lingvo Esperanto.

Antaŭ kelka tempo mi ekhavis la eblon okupiĝi pri delonga revo, eklabori pri vitroj. Post kelkaj duontagaj staĝoj ĉe diversaj artistoj kaj metiistoj mi aŭtodidakte serĉas miajn vojon kaj stilon, eksperimentante pri materialoj, formoj, koloroj kaj teknikoj. Ĉiuj produktaĵoj estas kvazaŭ infanoj miaj, do, ili proksimas al mia koro. Pro manko de spaco kaj por ke mi povu daŭrigi mian agadon mi bezonas vendi multajn el ili.

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2016, October 28, 22:36
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login