komerco

Vi estas ĉi tie: Hejme > Komerco > Jean Pierre Cavelan

Jean Pierre Cavelan

Maklerejo

Bonan vesperon,
mi antaŭ nelonge kreis elektronikan butikon kiu utilas por mia pentro- kiel galerio-vendejo.
Mi intencas ke:

  • ĝi estu dulingva [fr] kaj [eo],
  • ĝia aspekto estu profesia,
  • ĝi estu dinamika.

Mi klarigu la lastan vorto: "dinamika".
Interretejo povas esti senmova kaj resti tia sed ĉi-kaze ĝi allogas nur mallongtempe.
Mia butiko estos dinamika ĉar mi projektas krei en ĝi artistajn okazontaĵojn.

Jen paĝo kie oni trovas ligilojn al elektronika Esperantio
www.yanpetro-kavlan.fr/426815005
Kompreneble vi estas invititaj al vizito de la tuta butiko.
Se vi havas sugestojn por reklami favore al ILo (Internacia Lingvo)
mi tre volonte akceptus ilin.

Por reklami, senpage, vi povas ekde nun skribi kelkajn frazojn en Esperanto
sur mia paĝo ORA LIBRO (...mi ne postulas laŭdojn):
www.yanpetro-kavlan.fr/426383962
Tiel ĉi miaj neesperantistaj amatoroj malkovros ke
la lingvo de Zamenhof ne estas fiaskinta projekto,
kaj ke mi ne estas la sola frenezulo kiu ĝin uzas.

Elkore de
Jean-Pierre Cavelan
alias [...samtempe ligilo al mia butiko]
yanpetro-kavlan

www.yanpetro-kavlan.fr

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2017, April 20, 12:24
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login