Kaj tiel plu

Vi estas ĉi tie: Hejme > KTP > Agronomoj serĉataj

Agronomoj serĉataj

Guillermo:

Unue koran kaj varman saluton el Kubo.

Due permesu prezenti min iomete:

Mia nomo estas Guillermo Bes Salazar (esperante, Vilhelmo), kubano, mi havas 33 jarojn kaj loĝas en Santiago de Kubo. Nuntempe mi estas instruanto de Esperanto ĉi tie. Profesie mi estas agronomo kaj laboras ĉe la Centro pri Sanigado de Plantoj kiel specialisto pri nematodoj (vermoj loĝantaj ene de la grundoj kiuj malsanigas ĉiajn plantojn).

Mi ŝatus interŝanĝi miajn spertojn kun vi pri tia fako, tial mi serĉas agronomojn aŭ aliajn specialistojn pri agronomio...

Mi ankaŭ povus helpi iun ajn pri detaloj rilate al nematodoj en ĉiaj kultivoj...

Vi estos tre bone bonvenaj, bv kontakti min kaj volonte mi respondos...

Nu gesamideanoj, fartu bonege kaj sukcesojn; salutojn al ĉiuj geesperantistoj...

Via kuba samideano kaj amiko,
Vilhelmo.

_____________________________________

Adreso:
GUILLERMO BES SALAZAR
nematologia @ sanveg.co.cu
Calle 2 # 74 1/2 E/ Gasometro y 9.
Mariana de la Torre. 90200
SANTIAGO DE CUBA, CUBA.
Poŝtelefono: 53737650
Por vokoj kaj mesaĝoj:
Eksterlande: Via internacia elirkodo+53+53737650.
Enlande: 01+53737650

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2016, July 31, 15:40
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login