interreto

Vi estas ĉi tie: Hejme > Interreto > AIS serĉas retejo-mastrumanton

AIS serĉas retejo-mastrumanton

Renato: Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), estas nun reorganiziĝanta kun nova gvida teamo (i.a. Amri Wandel kaj Hans Michael Maizen). Grava aspekto estos la reorganizado de la AIS-retejo www.ais-sanmarino.org. Tiucele AIS nun serĉas retejo-mastrumanton, kiu helpos al la gvida teamo enpaĝigi novan kaj allogan sciencan enhavon, renovigos la grafikan aspekton kaj eventuale kunordigos ĝin kun la retpaĝoj de aliaj movadaj sciencaj organizaĵoj kiel la Internacia Kongresa Universitato kaj Internacia Scienca Asocio Esperantista. La tasko ne postulas membrecon en AIS nek sciencan scion, sed ebligos al taŭga persono kunlabori en scienca etoso.
Se vi interesiĝas kaj volas helpi prezenti en la reto tiun unikan internacian universitatan agadon per Esperanto, bonvolu skribi al <reinhard@foessmeier.de>.

Maklerejo

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2016, March 09, 09:51
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login