instruado

Vi estas ĉi tie: Hejme > Instruado > Unu lerneja leciono pri Esperanto

Unu lerneja leciono pri Esperanto

Klaus: Esperanto estas planita lingvo, kiu verŝajne en preskaŭ tuta Eŭropo ne estas oficiale fiksita en la instruplanoj de la lernejoj. Tial mankas grava subteno por sciigi al pli vasta publiko pri la eblecoj kaj avantaĝoj de Esperanto por la internacia komunikado. 

Legu pli kaj en Esperanto-Hamburg en la germana

Broŝuro pri Esperanto por instruistoj

Intertempe pretas broŝuroj pri Esperanto por instruistoj "Unu lerneja leciono pri Esperanto" en la Germana, Angla, Franca kaj en Esperanto.

esocom.de/klausfriese/eo-stunde/1%20stunde.html

La celo de ĝi estas disponigi la materialon, per kiu instruisto povos facile prepari lecionon pri Esperanto. Por tiu broŝuro mi ĵus ekpreparis kolekton de (neŭtralaj aŭ bonaj) gazetaj artikoloj pri Esperanto en diversaj lingvoj, ankaŭ radio-raportoj kaj televidaj elsendoj 

www.esperantoland.org/de/raportoj.html

Enestu ĉefe la lingvoj instruataj (ofte aŭ kelkfoje) en germanaj lernejoj (jam: angla, franca, hispana; hazarde la rumana), do aldoniĝu certe ankoraŭ la dana, nederlanda, itala, pola, rusa, ĉina, eble ankaŭ aliaj.

Mi imagas, ke por ĉiu lingvo estu eble kvin eroj, eble tri tekstoj, unufoje radio, unufoje televido/filmeto.

La ideo estas, ke instruisto de fremdlingvo havu facilan aliron al artikolo, kiu povos esti bazo de traktado de Esperanto en la instruata lingvo.

Aldone enestu ligilo al paĝo kun kolekto de pliaj artikoloj kaj raportoj, se io tia ekzistas.

Ĉu vi povas rekomendi al mi artikolojn en pliaj lingvoj aŭ plibonigi la elekton pri via lingvo?

Kompreneble mi ĝojos, se tia internacia kolekto iam ekzistos ankaŭ kun priskribaj tekstoj en aliaj lingvoj; vikia prezento tiucele havas multajn avantaĝojn... (Eble la unuopaj eroj estu tamen en datumbazo/informtenejo, kiel tion cetere realigis la hispanoj, teknike do estus praktike kombini datumbazon kun vikio...)

Amike

Lu

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2017, April 19, 20:11
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login