instruado

Vi estas ĉi tie: Hejme > Instruado > Pri la Zagreba Metodo

Pri la Zagreba Metodo

Esperanto estas specifa lingvo rilate sian gramatikan strukturon, unu el la plej regulaj kaj kun la plej granda libereco por unuopulo krei novajn vortojn laŭ tiuj reguloj. Tial ĝi devus esti multe pli simpla por lernado ol naciaj lingvoj. Sed tio ne validas por kiu ajn nivelo de la lingva kono.  Se oni dividus la lingvajn nivelojn  je 4 niveloj: A) la baza (turisma), B) flua (lingvokono en kiu la lingvoposedanto uzas la lingvon flue kaj sen problemoj en ĉiuj  ĉiutagaj kaj duone fakaj situacioj, C) literaturnivela, kiam oni povas legi kvalitan literaturon, prelegi pri fakaj temoj, uzi la lingvon je la nivelo de universitatedukita persono kaj D) perfekta lingvokono; oni povus konstati ke la facileco de Esperanto  ne estas la sama je ĉiuj tiuj niveloj. En la plej baza A) ĝi estas vere enorme granda (inter 10-kaj 20-oble pli rapide lernebla ol la sama nivelo de iu nacia lingvo), je la B-nivelo tiu diferenco estas inter 5- kaj sesoblo, je la C) nivelo nur duoble pli facila kaj en la D) nivelo same malfacila kiel iu ajn lingvo (ja perfekte neniu konas iun ajn lingvon, same ne Esperanton).

Tio signifas ke la sukceso de Esperanto el la didaktika vidpunkto plej dependas de la lernolibroj kiuj estas faritaj por la komenca A)-nivelo. Ili devas eluzi tiun facilecon de la plej malalta nivelo. Kaj kiel fari tion? Oni devas unue scii kio estas la nepre lernebla materialo por la A) nivelo. Pri tio mi faris apartan esploron de morfemofteco en parolata Esperanto. Dum UK en Lucerno en 1979 mi kolektis sur magnetofoneto 60.000-vortan tekstaron de simplaj interparoloj inter la kongresanoj kaj poste prilaboris tion komputile. Evidentiĝis ke nur 467 morfemoj (inter kiuj nur ĉirkau 300 leksikaj morfemoj – vortradikoj) kovras 95% de la tuta korpuso (tekstaro) kaj pli ol 1000 aliaj morfemoj nur la lastajn 5%. (vidu: miresperanto.com/biblioteko/tishljar/15.htm) La konkludo estis simpla. Por la porkomencantaj lernolibroj, se oni volas montri al la komencanto rapidegan progreson oni uzu nur tiujn proksimume 500  plej oftajn morfemojn, kaj ne pli kaj ne aliajn. Baze de tio Zagreba teamo (Roger Imbert, Ivica Špoljarec, Spomenka Štimec kaj mi – kun posta iometa helpo de Tibor Sekelj) ellaboris tian bazan lernolibron je 12 lecionoj kun 500 morfemoj kaj bazaj ekzercoj. La libro estas maldika, tio estis la intenco de la aŭtoroj, ke ĝi ne timigu sed stimulu gelernantojn jam per sia eta aspekto. Ne estas multaj ekzercoj. Ankaŭ tio estas intenca. Ĝi estas bazo por instrui en kiu ajn grupo: de gejunuloj, infanoj, intelektuloj, simpluloj, maljunuloj... Kompreneble ke didaktike ne eblas sammaniere instrui ĉiujn grupojn. Do la Zagreba lernolibro estas bazo de la materialo por ĉiuj grupoj, sed ĉiu instruisto depende de la grupo kiun li havas devas mem kompletigi la materialojn (krei mem baze de la donita morfemaro en unuopaj lecionoj pliajn  ekzercojn, krei konversacian frazaron ktp.) Tiusence la Zagrebmetoda lernolibro kiu intertempe aperis en kvardeko da lingvoj estas la nura kiu maksimume bone eluzas la avantaĝon de Esperanto por puraj komencantoj. En etaj grupoj kun edukitaj homoj, ekz. gimnazianoj, oni povas atingi lingvoparolan kapablon per ĝi jam post tritaga intensa instruado, en pli grandaj grupoj kun homoj de nealta edukiteco aŭ maljunuloj, oni bezonas trioble  au eĉ kvinoble pli da tempo, sed ankau tio estas bonega komare kun ilia kapablo lerni naciajn lingvojn.

La Zagreba Lernolibro estas nepre la plej bona bazo por instrui purajn komencantojn. Daŭrigi oni povas por atingi B-nivelon per kiu ajn lernolbro kaj metodo (ankaŭ la Zagreba metodo havas B-nivelan lernolibron).

Ĝi estas libro paperforma, sed ankaŭ elektronika versio ekzistas, kiun oni adaptas al ĉiam pli da nacilingvaj portaloj.

Zlatko Tišljar


Mark Fettes skribis, ke la maklerejo "estas interesa iniciato". Se vi deziras, ke ĝi pli kaj pli fariĝu rimedo por internacia esperantisteca kunfarado, estas konsilinde legi la startan paĝon.
Pasinta prilaboro: 2014, October 16, 11:17
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login