instruado

Vi estas ĉi tie: Hejme > Instruado > Lernolibraj aŭtoroj kulpas pro malrapidega kresko de nombro da esperantistoj

Lernolibraj aŭtoroj kulpas pro malrapidega kresko de nombro da esperantistoj

Ekde 1980 ekzistas studo pri morfemofteco de parolata Esperanto, kio estas la esenca scienca fonto por krei porkomencantajn E-lernolibrojn. (www.miresperanto.com/biblioteko/tishljar/15.htm). Sed aŭtoroj de lernolibroj daŭre jam 35 jarojn ignoras tiun fonton kaj kaŭzas ke Esperanto estas malrapide lernata. Kial?
Ĉiun lingvon oni povas disdividi je fazoj kaj gradoj. Plej simpla divido estas je
a) tre baza lingvokono kun minimumo da vortoj kaj gramatiko kiu tamen ebligas bazan komunikadon je la nivelo de turismaj bezonoj
b) flua uzo de mezkvalita lingvo por ĉiuspecaj bezonoj nesciencaj kaj literaturaj
c) tre bona lingvokono kun kono de la literaturo de tiu lingvo kaj kapablo prelegadi pri fakaj temoj
d) Perfekta kono
Por ĉiu lingvo validas ke la unua fazo estas la malplej postula kaj oni povas akiri ĝin post relative malmulta klopodado, la dua fazo postulas minimume 5-oblon da lernotempo kompare kun la unua grado. La tria fazo postulas plian kvinoblon da tempo au eĉ pli dum la lasta fazo ne estas atingebla.

Diferenco inter Esperanto kaj naciaj lingvoj estas en tio ke la unuan fazon oni povas atingi je minimume dekoble malpli da tempo ol che kiu ajn nacia lingvo, la duan fazon esence pli rapide ol ĉe naciajingvoj sed tamen ne tiom kiel la unuan fazon (eble kvar- aŭ kvinoble malpli da tempo) kaj la fina fazo estas same nefinlernebla.
Se oni miksas la nivelojn kaj en la unua lernolibro ne estas nur materialo por la unua fazo, oni tuj esence plimalfaciligas la lernadon.
Kaj kio estas la unua fazo? La unua fazo estas materialo troviĝanta en la supre menciita studo kiel la nepre necesa en ĉiuj konversacioj. Nome ĉirkau 500 plej oftaj morfemoj kiuj kovras 95% de la parolata korpuso en Esperanto. Ĉio kion esperantistoj diras konsistas 95%-e nur el tiuj 500 morfemoj. Tiu materialo estas lernebla depende de instrucirkonstancoj dum inter 50 kaj cent lernohoroj. Tio inkluzivas ankaŭ ekzercotempon necesan por ke oni povu mem krei frazojn kaj kompreni parolojn de tiu nivelo.
Sed se anstataŭ ĝuste tiuj morfemoj oni plurajn el ili ne enmetas en la unuan lernolibron sed enmetas multajn kiuj ne apartenas al tiu grupo, oni mikasas la unuan kaj duan nivelon (en la dua necesas lerni pliajn 1000 morfemojn kaj bonege ekzerci la parolkapablon por kio ne necesas pliaj 100 sed pliaj 500 au pli da lern- kaj ekzercohoroj) tiam la lernanto ne akiras kapablon uzi la lingvon post 50 au 100 horoj sed nur post 600 au pli da horoj kaj tio lin malmotivigas kaj li ĉesas lerni. Tio kauzas tiel enorman malsukceson. Nome E-on komencas lerni en la mondo almenau 100.000 lernantoj jare sed ne pli ol 1000 ĝin efektive finlernas.
Ĉiu porkomencanta kurso devus enhavi ekskluzive nur tiun 500-morfeman materialon kaj per ĝi ebligi al komencantoj post mallonga tempo ĝoji pri uzeblo de sia scio kaj nur tiam oni proponu al li/ŝi daŭrigon en la dua grado, (eĉ se tiu nun postulas multe pli da laboro) kion li/ŝi akceptos, sciante jam kio estas la lingvo kaj povante baze ĝin uzi, aŭ ne volos daŭrigi, se por li/ŝi la baza grado sufiĉas.
Nur la plej persistaj pretos plulerni en la tria literatura grado, kiu postulas kelkmil horojn ĉar oni devas tralegi multajn librojn, lerni plurmilvortojn kaj praktike uzi E-on je la plej alta nivelo (studi, pelegi ktp).
Bedaŭrinde la aŭtoroj de lernolibroj ne komprenas tion kaj al komencantoj ekinstruas per lernolibroj kiuj ne enhavas la 500 plej oftajn morfemojn kaj sekve ne transdonas dum minimuma tempo maksimuman kapablon kiu montras la esencan avantaĝon de E, ke ĝi estas dekoble au eĉ dudekoble pli rapide lernebla ol kiu ajn nacia lingvo en tiu ĉi unua grado. Miksante la nivelojn la investata lernotempo devas multobliĝi kaj lerni E-on iĝas malfacila tasko, ne alloga por granda plimulto da lernantoj.
La nura lernolibro kiu precize aplikas tiun materialon estas la Zagrebmetoda lernolibro.
Kompreneble povus esti kiu ajn alia libro kun aliaj tekstoj kaj ekzercoj sed kun la sama materialo, sed tiaj nun ne ekzistas.
Kaj ĉar ankaŭ la gvidantaro de E-instruistoj (ILEI ktp) tute ne zorgas pri tiuj faktoj, la lernolibroj daŭre kulpas pro tio ke Esperanton lernas malmultaj homoj.

Zlatko Tišljar

Mark Fettes skribis, ke la maklerejo "estas interesa iniciato". Se vi deziras, ke ĝi pli kaj pli fariĝu rimedo por internacia esperantisteca kunfarado, estas konsilinde legi la startan paĝon.
Pasinta prilaboro: 2014, October 16, 11:17
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login