instruado

Vi estas ĉi tie: Hejme > Instruado > Esperanto-Dansk ordbog

Esperanto-Dansk ordbog

Maklerejo

Karaj amikoj,
mi kun granda ĝojo povas anonci, ke ĵus aperis nova Esperanto - dana vortaro.
Ekde tuj haveblas la granda nova Esperanto - dana vortaro de Preben Valdemar Bagger.
En 2009 Jacob Nordfalk vizitis Preben Bagger kaj skanis la de Preben Bagger ellaboritan krudmaterialon por la vortaro.
Alina Pokhrel en Nepalo transprenis la taskon entajpi la 800 paĝojn en tekstdosierojn.
Ekde 2010 Jacob Nordfalk, Jytte Sunekær kaj Peter Weide kontrolis, korektis kaj ampleksigis la materialon.
La rezulton de tiu laboro en pdf-formato vi povas libere kaj senpage elŝuti ĉehttp://javabog.dk/esperanto/dana_vortaro_bagger/. (Elektu vortaro.pdf) Pri la ekesto de la vortaro vi povos legi iomete fine de la dosiero.
Presita, libroforma eldono estas en preparo. Pro tio la laborgrupo petas, ke oni ne mem printu la dosieron, sed subtenu tiun eldonon per mendo, kiam eblos. Dankon!

Amikajn salutojn,
Peter Weide
por la laborgrupo

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2015, September 22, 14:14
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login