fundamento

Vi estas ĉi tie: Hejme > Fundamento > Nova eldono de Berlina Komentario elŝutebla

Nova eldono de Berlina Komentario elŝutebla

de http://esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro

---------------------------------------------------------------------

Estimataj,

"La « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco" notas la Antaŭparolo (frazo 5.5).

La Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK) estas ampleksa konsultverko por pli bone kompreni la Fundamenton. BK klarigas ĉiujn demandojn, kiuj koncernas la bazan interkonsenton pri "ĝusta" kaj "malĝusta" Esperanto, kiel ĝin fiksas la "Fundamento" (1905).

Ĵus aperis nova eldono en du volumoj:

  • BK I: Fundamenta Antaŭparolo, Gramatiko kaj Ekzercaro; Akademio, Universala Vortaro, Oficialaj Aldonoj, Akademiaj Korektoj
  • BK II: Vortaro Oficiala (ĉiuj ĉ. 5000 oficialaj vortelementoj detale klarigitaj)

BK denove estas forte plilarĝigita. Liston de kelkaj nove traktitaj temoj vd. malsupre.

Ni invitas vin senkoste elŝuti BK en formo de du pdf-dosieroj (2 kaj 2,7 Mb) de:

// http://esperanto-akademio.wikispaces.com/Berlina+Komentario+pri+la+Fundamento+de+Esperanto

Konsultu kaj diskutu ĝin, ĉar

"la « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, [...] kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco" (A 5.3-5).

Kun sinceraj salutoj


Bernhard Pabst

------------------------

Kelkaj temoj nove traktitaj en la eld. de Apr. 2015:

  • R 0: ĉu h-skribo kiel ordinara skribo anstataŭ diakritoj?
  • R 2.1: personaj nomoj de virinoj je –a (Marta, Sara).
  • R 5, FE 16.2: ci, cia  
  • R 6.2ĉ: Ĉu „–us pro ĝentileco“?
  • R 15: la lando Koreo (kio signifas "vorto" en la senco de R 15?)
  • AdE: Statutpropono de 2014-12
  • k.m.a.
Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2016, July 01, 17:41
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login