fundamento

Vi estas ĉi tie: Hejme > Fundamento > Kontribuoj al Norma Esperantologio 1999: Nova, komentita eldono

Kontribuoj al Norma Esperantologio 1999: Nova, komentita eldono

La Fundamento de Esperanto estas la baza verko por decidi pri „ĝusta“ kaj „bona“ Esperanto. La „klasika“ verko de Helmut Velger pri „Norma
Esperantologio“ analizas ĝin kaj montras, ke laŭ intenco de la lingvo-kreinto Zamenhof, laŭ strukturo kaj vortumo ĝi estas lingva „leĝo“. Tiu nocio aŭ ĝiaj sinonimoj estas uzataj dek kvar fojojn en la mallonga Antaŭparolo de nur dek unu alineoj. Surbaze de tiu ekkono Velger konsekvence aplikas metodojn de jura norm-interpretado al lingvaj demandoj. Farante tion, li venas al la samaj respondoj pri „ĝusta“ kaj „bona“ lingvo-uzado, al kiuj venis Zamenhof antaŭ jarcento - forta indico, ke la kvazaŭjura metodo estas tiu de Zamenhof mem. — La studo de Velger el 1999 dum multaj jaroj estis nur malfacile akirebla. La komentita reeldono celas popularigi ĝin kaj donas superrigardon pri la daŭrigo de la diskuto ĝis 2016.

El la enhavo:

- Mallonga enkonduko en la norman esperantologion

- Normesperantologiaj ekspertizetoj pri unuopaj lingvaj demandoj

- Diskutpropono pri internaciaj vortoj: Kiel apliki la 15-an regulon?

- Kritikaj rimarkoj pri kelkaj variantoj de Esperanto

Reviziita eldono kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst.

Senkoste elŝutebla (pdf, 72 p. en formato A5, 580 kb) de

// http://esperanto-akademio.wikispaces.com/Artikoloj+pri+la+Fundamento

Sincere

Bernardo

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2016, July 01, 17:48
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login