fundamento

Vi estas ĉi tie: Hejme > Fundamento > Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK)

Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK)

BK II notas ĉiujn ĉ. 5000 radikojn de la Fundamento kaj la Oficialaj Aldonoj, do la "Vortaron Oficialan" kaj komentas ilin (deveno, preciza trovloko, oficialaj decidoj de la Akademio pri unuopaj elementoj k.t.p.). Serĉataj estas denaskaj parolantoj de la pola kaj angla, kiuj pretas klarigi kaj komenti la Fundamentajn tradukojn al tiuj lingvoj. La aktuala stato de BK (du volumoj) estas elŝutebla de esperanto-akademio.wikispaces.com/Berlina+Komentario+pri+la+Fundamento+de+Esperanto. Pliaj informoj estas haveblaj de bernhard.pabst @ gmx.de.

Aktualigo Aprilo 2016:

De 1905 la Lingva Komitato kaj de 1948 la Akademio de Esperanto aldonis vortojn al la Fundamento, rekomendis, aprobis kaj konsilis pri lingva ĝusteco de Esperanto.

Konsultverko kun laŭeble ĉiuj decidoj de la lingvaj institucioj ĝis nun ne ekzistas. Eĉ se ĝi estas ankoraŭ nekompleta, la Akademia Dokumentaro jam nun estas la plej ampleksa kolekto de oficialaj informoj kaj sciigoj, ofte nur malfacile akireblaj. Ĝi suplementas la aliajn volumojn de la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto:

Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK), Aprilo 2016

    BK I: Antaŭparolo, Gramatiko, Ekzercaro. 3-a eld. Aprilo 2015 (2 Mb)
    BK II: Vortaro Oficiala (Universala Vortaro). 5-a eld. Aprilo 2015 (2,7 Mb)
    BK III: Zamenhofa Verkaro (aperonta)
    BK IV: Akademia Dokumentaro. 1-a eld. Aprilo 2016 (3,2 Mb)
    BK V: Akademia Nomaro (aperonta)
    BK VI: Zamenhof, Lingvaj Respondoj (nova ampleksigita eld., aperonta)
    BK VII: Kabe, Vortaro de Esperanto (1910). 3-a reeld. Marto 2016 (2 Mb)

La volumoj estas formatitaj kiel libroj en la formato pdf (kune ĉ. 1400 p. en formato A4) kaj senkoste elŝuteblaj de

// http://esperanto-akademio.wikispaces.com/Berlina+Komentario+pri+la+Fundamento+de+Esperanto.

aŭ tra // http://esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro.

Helpo je kompletigo per ankoraŭ mankantaj dokumentoj estas bonvena.

Kun sinceraj salutoj

Bernardo
Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2016, March 30, 09:11
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login