Esperanto en DR Kongo

Vi estas ĉi tie: Hejme > Esperanto en DR Kongo > Verda Stelano Klubo > Peto pri 60 t-ĉemizoj kaj lernomaterialoj

Peto pri 60 t-ĉemizoj kaj lernomaterialoj

Karaj tutmondaj esperantistoj,
Ni, Verda Stelano-Klubanoj el DRKongo, orienta provinco Kivu, teritorio Rutshuru apud uganda landlimo ĝojegas sendi al vi nian etan peton pri t-ĉemizoj, kiuj surhavas esperantajn skribaĵojn dorse aŭ antaŭe kaj 2 esperantan standardon aŭ flagojn kaj KD kun filmo pri la vivo de L. L. Zamenhof". Pro tio ni ŝatus, ke vi serĉu nin 60 t-ĉemizojn por nia grupo, 2 flagojn, 1 aŭdvidan KD (pri la vivo de Zamenhof).Tiu ĉi vojo atestos nin en nia distrikto Rutshuru, ke Esperanto estas internacia vivanta lingvo. Ĉar multaj intelektuloj ĉiam ĝin neglekti dirante kien oni iras kun Esperanto?

Ni jam sukcesis enkonduki E-kurson en nia Instituto Béthanie/Rutshuru de 2012 ĝis nun. Ni dankas la lernejestron kaj komitaton, kiuj konsentis kaj plenumi nian ideon por ekinstrui la gelernantojn pri Esperanto-kurso. En tiu lernejo ni jam ankaŭ varbi 67 georfojn, kiuj ne havas eĉ la eblecon kapti eĉ lernomaterialojn (kajeroj, skribiloj, krajonoj...). Komprenu, ke tiu lernejo estis kreita post la varma milito kiu okazis inter 23 kun konga armeo, tial ni havas sufiĉan nombron da georfoj kaj vunditoj. Ni ŝatus, ke tiuj lernejanoj povu sukcese studi nian karan lingvon.Tio estas, ke en venonta jaro ni produktos sufiĉe novajn esperantistojn en nia loko.

Ni al iu ajn de bonkoro aŭ kompatema koro petas helpadi ilin kun pli malpli: 600 kvadrataj kajeroj ne liniaj kajeroj, 300 skribiloj, 200 krajonoj, 300 gumoj.

"Kadre progresigi nian lingvon ĉi tie, ni VSKlubanoj petas vin helpadi nin kun 60 T-chemizoj nur 2 E-flagoj kaj 1 aŭvida KD pri filmo de la vivo de nia aŭtoro D-ro L. L. Zamenhoj kaj historio de Esperanto. Kuraĝon!
Por poŝti tiujn materialojn, bonvolu poŝti al nia najbara poŝtadreso:

VERDA STELANO KLUBO
EGLISE CEBCE REMERA
PO BOX 08 BUNAGANA
KISORO/OUGANDA.

INSTITUTO BETHANIE RUTSHURU 
PO BOX 08 BUNAGANA KISORO/UGANDA.


Kara samideano,
ni sincere salutas vin!
Fakte, ni konganoj estas korŝiritaj pro la morto de pluraj konganoj en DRK por ĉi tiu jaro.Tiun jaron oni povas nomi "akcidenta jaro".
La pasintan monaton pli ol 250 dronintoj kongaj el kamango/orienta provinco mortis. Ili estis rifuĝintoj kongaj venantaj en uganda rifuĝejo (lago Albert).
Plie la lasta semajno en Kamina trajno spertis akcidenton sur la fervojo. Ĝis nun oni ĵus malkovris 75 mortintojn. Morgaŭ au postmorgaŭ estos alia malkovro ....
La nombro estas pli alta, pro tio la konganoj petas al konga registaro prisonĝi al nacia tago pri la morto de tiu ĉi kaj pripensi al tiuj ĉi.
Ni VSKlubanoj ni diras jene, ke iliaj amoj ripoziĝu pace!
Frate!
Honoré

« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login