Esperanto en DR Kongo

Vi estas ĉi tie: Hejme > Esperanto en DR Kongo > Honoré Sebuhore > interŝanĝi kulturojn

interŝanĝi kulturojn

Kara E-verdulo,
Mi tre ĝojas ekkrei amikecon kun vi kvankam ne konas min.
Antaŭ ĉio, permesu sinprezenti antaŭ vi. Ja, mi nomiĝas s-ro Honoré Sebuhoro, edziĝis, kun 5 gefiloj loĝanta en orienta provinco kivu /DRKongo sed mi gastigas unu orfinon de 14j hejme. Tiu ĉi ne havas gepatrojn eĉ unu el liaj familianoj. Ĉiuj estis mortigitaj dum la pasinta milito (2010).
Mi ne povas forgesi sciigi al vi, ke ni loĝas en teritorio Rutshuru kiu situiĝas je 75km de Goma urbo. Rutshuru estas centreto kiu estas apud la landlimo de nia najbara lando Ugando. Tial ni uzas ofte poŝtadreson el Ugando sed ni estas konganoj. En nia loko ne ekzistas plu poŝtservo.
Mi esperantiĝis de 2006, kaj iĝis individua ano de UEA (UEA KONTO: hose-t). En 2009 mi mem kreis aktivan e-klubon (Verda Stelano-Klubo). Ĝi bone evoluas ĝis nun. En 2012 mi enkondukis E-instrudon en nia instituto Béthanie Rutshuru ĝis nun.

Mi volas amikiĝi kun vi per koresponde kaj interŝanĝi niajn kulturojn. Mi ŝatas naturon, turismon, kulturon, legaĵon, ktp. Mi estas laborulo instruisto pri E-kurso en tiu ĉi lernejo sed senpage. Mi neniam forlasis Esperanton ĉar ĝi kunigas multajn nacianojn. Plie, pere de tiu ĉi ni komuniki kun la tuta mondo. Verdire, kiam mi aŭdas la vorton (Esperanto) mi sentas admiron, flugon, inspiron kaj ĝojon. Do, mia vivo estas firme ligita kun Esperanto kaj kun miaj geamikoj. Fine, mi ĝuas ne nur l lingvon mem, nek la ŝatatan de mi legadon de E-libroj, mi ĝuas ankaŭ la interrilatojn de la klubanoj. Restu kunligita por esti en ronda familio. Ni multe interŝanŝos esperantajn ideojn pri la diskonigo de nia karega lingvo Esperanto.
Plej amike!

Honoré Sebuhoro
Eglise CEBCE REMERA
PO BOX 08 BUNAGANA
KISORO/UGANDA.
RETE: honsebn @ gmail.com
Tel.+243 99 78 52 933

Pasinta prilaboro: 2016, September 26, 22:05
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login