amikojn trovi

Vi estas ĉi tie: Hejme > Esperanto en DR Kongo > Honoré Sebuhore > Korespondado

Korespondado

Permesu min prezenti:

Ghuste, mi mem ekis lerni esperanton de Aprilo 2004, kaj mi finlernis ghin la 11 de novembro 2004. En decembro 2010 mi faris ekzamenon che Afrika Centro Esperantista kiu trovighas en Togo, mi trovis 8/10 kaj trovi E-Diplomon. De tiam do 2005, mi kreis e-klubon en nia loko Remera/Distrikto Rutshuru mi instruis lernantojn esperanton ghis nun.
Ghis nun, mia e-klubo bone evoluas pri instrumetodo. Mi kreis alian e-centron pri English and Esperanto Training Centre (E.E.T.C.) sed ghis nun mi ankorau trovi financan rimedon por acheti diversajn anglajn librojn, pri instrumetodo, sed nun ni uzas du anglajn librojn kiujn mi mem achetis.
Estas necese havi ech tekokumputikilojn kiuj povos helpi nian centron pri diversaj raportojn ktp .
Plie, traserchi kiel ni povas havi nian propran konstruajhon en nia loko char ni pagas per monate la luon de apartemento. 
Pri mi: 
mi nomighas Honoré SEBUHORO NDARIHORANYE, edzighis, mi estas 36 jaragha, la edzino nomighas Anita kun 27 j, ni havas 4 gefilojn, du estas en vartolernejo. 
Mi estas individua membro de UEA de 2006, ghis nun mi ricevas jarlibron , kaj e-revuon de UEA. Mi estas membro de Monda solideraca kontrau la Malsato en Francio. Mia edzino estas stebmashinistino. Ni loghas en kvartalo Murambi, distritko Rutshuru, en orienta provinco Kivu/D.R.Kongo. Nia loko estas apud nia najbara lando Ugando, kien ni ofte poshtas niajn leterojn. Ne konfuzu pri nia poshtadreso. Ni estas konganoj ne ugandanoj. 
Mi ekghojis trovi tiun chi anoncon, mi mem volas kunlabori kun vi per korespondado. Mi opinias ke vi mem ankau estos ghojega chu ne? 
Mi finas tra chi tie, dankante vin kaj atendas vian mesaghon.
Frate via! 
Honoré SEBUHORO NDARIHORANYE 
EGLISE CEBCE REMERA 
PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA
TEL . +243 99 78 52 933

honsebn @ yahoo.fr


Familia foto + foto pri memfaritaj lignaĵoj (afrika kulturo)

Aldono de la 19a de Decembro 2012:
Nia distrikto Ruĉuru jam estas akaparita per la movado 23 (M23) de la 25 de Julio 2012. Dum tiu milito multaj perdis siajn domo-aĵojn, bienojn ktp. Pluraj enloĝantoj forkuris ĝis en nia najbara lando Ugando en rifuĝejo el Nakvall. Aliaj estas en viktimejo el KANYARUĈINYA, MUGUNGA. Do komprenu, ke konganoj el distrikto Ruĉuru ofte suferas en tiuj viktimejoj, kiujn mi ĵus menciis cxi alte. Eĉ aliaj, kiuj estas en rifug^ejo el Ugando, mi esperas ke ĉiuj afrikanoj, eŭropanoj, amerikanoj, azianoj scias pri kio okazas en nia lando DRK. Per TV, amaskomunikiloj vi ĉiam rikoltas informojn pri la suferego de konganoj. Mi mem ofte min demandas kial ĉiu jare orientanoj el Kivu devas suferi pri diversaj militoj? De 1996, 2005, 2008, 2012 ĉiam la varmega milito en Ruĉuru kaj Masisi distrikto, vere estas troiga. Ĉu orientanoj estos en etosa tago, aŭ libera tago kiel aliaj? Karaj tutmondaj amikoj de diversaj landoj, mi petas grandan helpon PREĜI por nia orienta parto el nia lando. Kiam okazas milito niaj aĵoj, bienoj estas ĉiam rabitaj de malamikoj. Estis terure ĉar pluraj loĝejoj estis damaĝitaj per armiloj lanĉitaj. La banditoj prirabis ĉiujn vojaĝantojn, profitante pafi iujn kuglojn. La 30an de Aprilo 2012 iu el niaj VSKlubanoj nomumita Prince kaj aliaj pasagheroj venis el granda urbo Goma survoje renkontis banditojn kun armiloj, ili ekpafis iujn vojaĝantojn kiuj estis en aŭtoveturilo Fuso, malŝance la perdita kuglo mortigis tiun membron ageman Prince, tiu ĉi jam lasis infanon kaj edzinon. Nun ili iĝis vidvino kaj orfo. Estas granda perdo por nia Esperanto-klubo Verda Stelano Klubo. Nun, la milito ne daŭras, ŝajnas ke estos la traktado inter konga registaro kaj M23. Malgraŭ la malfacilaĵo, kiu ĵus pasis, mi ne ĉesis helpadi lernantojn pri Esperanto-instruado en nia loko ĉar nia doktoro Zamenhof ankaŭ travivis tiujn samajn turmentojn. Tiel kiel mi klopodis progresigi Esperanton en nia nova instituto nomita Bé:thanie/Remera loko. Ĉi tiu instituto enhavas unue 3 klasojn do du pri elementa nivelo kaj unu pri mezgrada nivelo. Venontjare ni aldonos aliajn tri klasojn. Lernantoj de tiuj tri klasoj ne estas multnombraj, ĉar multaj timis pro la pago de lernejarkosto. Multaj ne havas eblecon pro la milito, kiu ruinigis ĉion. Inter la lernantoj estas georfoj, vundeblaj infanoj, kiuj havas volon ĉeesti kursojn kaj ŝatas multe Esperanto-kurson, tiuj ĉi nenion havas sur ili pri la pago de lernejarkoston monate . Eĉ havigi kajerojn, skribilojn, ne eblas ĉar iliaj domo-aĵoj estis prirabitaj de ribelantoj. Vi mem scias kiel la milito estas abomena, dum la milito ne aktivecoj,laboroj... Pro tio, la profesoroj ne estas bone pagitaj, ili ricevas sumeton pri salajro. Ili estas malkuraĝigitaj, mi mem konsciigis ilin ne malkuraĝigu helpadi vundeblajn infanojn kaj georfojn ĉar oni ĉiam diris, ke tiu kiu helpas malriĉulon elpruntas Dion. Mi pensas ke iom post iom ĉio iros glate, ili bone komprenis min pri tiu konsilo. Ni petas al tiuj kiuj havas kompatemajn korojn helpi tiujn orfojn kun skribiloj, kajeroj, helpante ankaŭ nian lernejon morale, finance materiale (kretoj, lernomaterialoj, skribiloj...) Se tiuj pakajhoj povas esti tre pezaj vi multe elspezos tra ordinara poŝtadreso. Laŭ mia pensado, se vi povas trovi iun sumon ree sendu ĉe la internacia banko Western Union el GOMA/DRKongo. Oni povas aĉeti materialojn ĉi tie de tiuj georfoj kaj vundeblaj infanoj. Tiu banko estas honesta neniu povos ŝteli ĝin.
N.B.: Poŝtu ilin tra nia poŝtadreso ilin ĉe sube menciita adreso. Niaj poŝtaj servoj ne funkcias en Norda Kivuo, kie troviĝas Ruĉuru; sekve oni sendu tra la leterkesto de la plej proksima poŝta servo, kiu troviĝas en Bunagana-Kisoro ĉe la landlimo kun Ugando. Ne miksiĝu pri la poŝtadreso troviĝanta en nia najbara lando Ugando, ne kredu ke ni estas ugandanoj krom kongolandanoj el distrikto Rutshuru. Distrikto kiu troviĝas en orienta provinco Kivu. Esperanto-kurso bone evoluas, mi mem helpas ilin instruante senpage. Krom ke aliaj profesoroj perlaboras modestan sumon, cetere mi dirus ke ĝi ne estas eĉ la salajro ĉar la gepatroj de iuj infanoj pagas malfacile 5 $ monate. Mi finas tra ĉi tie, karaj geamikoj el diversaj landoj, estis simple informado pri E-instruado en nia nova lernejo kaj peto al niaj vundeblaj infanoj. Fartu bonege!
Via E-instruisto Honoré SEBUHORO (honsebn @ yahoo.fr; honsebn @ gmail.com)
INSTITUT BETHANIE, RUTSHURU
PO BOX 08
BUNAGANA-KISORO
UGANDA.
Retadreso: bethanieecole @ rocketmail.com

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2015, July 19, 18:30
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login