Esperanto en DR Kongo

Vi estas ĉi tie: Hejme > Esperanto en DR Kongo > Honoré Sebuhore

Honoré Sebuhore

Kara, antaŭ ĉio mi ĝojegas trovi tiun oportunecon saluti vin.

Pri mi (Biografio):

Mi estas Prezidanto de verda stelano-klubo (vsklubo@gmail.com) en orienta provinco Kivu, distrikto Rutshuru/D.R.Kongo. Mi loĝas en distrikto Rutshuru apud landlimo el nia najbara lando Ugando. Tial ni ofte uzas la poŝtan adreson de tiu lando ĉar en nia orienta parto ne ekzistas plu poŝtoficejo.

Mi naskiĝis la 3an de marto 1974 en Kavumu/Norda Kivuo DRKongo.
Mi nur estas studento en Altlernejo ISP RUTSHURU, do senlaborulo.
Mi estis interesita pri internacia lingvo Esperanto kaj decidis ellerni ĝin sole sed kun interveno de nia kara instruisto Hans Bakker de 2004. Mi diplomiĝis en Esperanto kurso (programo de Hubert Ferez) en 2009. Tio estas, mi akiris tiun E-Diplomon de 8/10 (80/100) tra Afrika Centro Esperantista (A.C.E) el Toglando.

En 2006 mi iĝis individua ano de U.E.A ĝis nuntempe. La 3an de marto 2009 mi kreis E-klubon (Verda Stelano KLubo (V.S.K)) en nia distrikto Rutshuru.

En 2012 mi enkondukis E-kurson en nia nova lernejo nomita Instituto Béthanie/CEBCE REMERA ĝis nun. Ni bone evoluas pri Esperanto kurso en tiu ĉi lernejo. Instituto Béthanie estas lernejo kiun nia protestanta kreis por lukti kontraŭ la analfabetismo. Pro tio mi sole konceptis ideon por interesi tiun baptistan eklezion por enkonduki tian lingvon Esperanton de la paco kaj unuigo.
Tiu lernejo enhavas 4 klasojn venonjare ni havos 2 aliajn klasojn se Dio pruntas nin la vivon.
En la sama jaro 2012 mi iĝis membro de K.E.L.I./Nederlando ĝis nun.

Pri mia familio:
Mi edzighis al sinjorino Anita Dusabe (anitadusabe@gmail.com) de 2002 de tiam jam havas 5 gefilojn (la unua filo Prudent 11j, la dua filino Anne 9j, la tria filino Nadege 7j, la kvara filo Aùdaco 5j, la kvina filo Peter 3j), sed estas alia orfino nomita Betty de 14j, kies gepatroj estis mortigitaj kiam okazis milito en nia orienta provinco Kivu de 2008 inter L.Nkunda kaj konga registaro. Ŝi iĝis mia sesa infano en nia fajrejo.

Pri religio:
Mi estas kristano en Baptista eklezio (protestanta komuneco) kunlaborante kun kristanaj katolikoj ĉar Esperanto kunigas ĉiujn sen diskriminacio.Tial mi multe ŝatas ĝin ĉar per ĝi oni povas kunlabori kun la tuta mondo.
Konklude tre plaĉas al mi ricevi vian lastan retmesaĝon kaj kunlabori kun KELI-anoj, IKUE-anoj ĉar ni sentas nin en la sama ronda familio kun entuziasmo.
Nia kunlabordo estu forta kaj eterna!

Pasinta prilaboro: 2015, July 19, 18:29

Submenuo

« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login