Esperanto en DR Kongo

Vi estas ĉi tie: Hejme > Esperanto en DR Kongo > Ezechiel Mungeri

Ezechiel Mungeri

Malsekureco en nia loko Norda Kivu/D.R.Kongo

Kara amiko,
ni sincere salutas vin!
Ni angoras scii al vi ke en Kashebere kaj Buleusa la enloĝantoj forkuris pro la murdo kaŭzita de maimai. Tiu grupo negativa estas ribelanto kiu neniam audis la voĉon de tribo Hutu. Tiuj ribelantoj mortigas nur Hutu. Antaŭ du semajnoj maimai mortigis pli ol cento da hutu en nia loĝloko. Nia konga registaro ne zorgas pri tiu afero. Inter la enloĝantoj lokaj estis kvar esperantistoj kiuj spertis tiun eventon. Du el niaj membroj de nia klubo S.E.K /Masisi ja estas vunditaj, du aliaj mortis kun ilia du infanoj.
Tio estas; restas tri infanoj, kiuj jam ne havas gepatrojn. Plus du e-istoj kiuj estis tranĉitaj per tranĉilo sed ili spiras.
Ĉi tie la tribalismo troigas. Tribo Hutu ne havas placon en tiu loko eĉ en la tuta teritorio lubero la tribo hutu estas mortigitaj kiel muŝoj. Kion faru pri tiu afero? Dio mem.
Ni petas vin helpon al tiuj ĉi 3 orfoj kaj 2 homoj se eblas. Preĝu forte, ĉar riskas aperi serioza milito inter maimai nande kaj Hutu.
Pri la situatio norda kivu: vidu radiookapi.net, 7sur7.cd, Radio Pole
fm institute....
Kore via Ezechiel prezidanto de Solidareca E-Klubo

Pasinta prilaboro: 2016, February 14, 12:24
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login