Esperanto en DR Kongo

Vi estas ĉi tie: Hejme > Esperanto en DR Kongo > Arlain Kizeyidioko Mayinda

Arlain Kizeyidioko Mayinda

Biografia informo

Maklerejo

Mi estas Arlain Kizeyidioko Mayinda el DR Kongo, mi loĝas en Kinŝaso, mi nuntempe laboras kiel volontulo ĉe la sidejo de la landa asocio kiel konstanta agento.
Mi lernis Esperanton en 1989 en mia naskiĝo-urbo Mbanza Ngungu kie mi dum ses jara periodo sekretariis en la klubo verda flago.
En 1991 du jaroj post mia esperantiĝo, mi vojaĝis Matadion, la havenurbo kaj ĉefurbo de la provinco Bas-congo hodiaŭ Congo central (centra Kongo). Tiam ne ankoraŭ ekzistis Esperanto-kluboj en Matadio, mi kursigis al kelkaj amikoj kiuj nuntempe estas inter la plej agemaj esperantistoj de nia ĉi tiea movado. Kune kun ili ni fondis Mea-n,
Matadia esperanto centro.
Dum la periodo 1994-1998 mi verkadis fabelojn kiuj aperadis en la la revuo Kontakto, mi tiam estis konstanta kunlaboranto de Kontakto, Monato kaj El Popola Ĉinio.

Mi ĉi tie dankas s-ron Francis Veuthey ĉar estas li kiu tiam estis la ĉefredaktoro de la revuo Kontakto, li multe helpis al mi diversmaniere.
Notindas ke dum tiu periodo, mi sekvis progresigan perkorespondan kurson de s-ro Emile Van Damme kiu volonte kaj senkoste instruis min.
Mi en 2010 estis elektita kiel ĝenerala sekretario de DKEA (DEMOKRATIA KONGA ESPERANTO ASCIO) mi okupis tiun postenon ĝis 2014. Mi dum tiu periodo artikolis profite de Esperanto info, dumonata revuo pri Esperanto por franclingvaj parolantoj. Mi partoprenis trejnseminarion gvidata de profesoro Alain Delmotte kaj Andrea
Bertrand, mi partoprenis ankaŭ aliajn seminariojn gviditaj de ĉi tieaj kompetentaj esperantistoj. La jenaj amikoj multe faris por plialtigi mian lingvoscion temas pri: gesinjoroj Marc kaj Odette Levin, s-ro Hans Bakker, Michel Duc Goninaz, s-ro Renato Corsetti, Bernard Schneider, Henri Masson, Philippe Ĉavignon kaj Mello Ermano.

Mi nuntempe arde revas akiri altnivelan scion en esperanto kaj fariĝi kvalifika Esperanto-instruisto.

ARLAIN KIZEYIDIOKO

Pasinta prilaboro: 2016, August 28, 19:07
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login