esperanto-domoj

Vi estas ĉi tie: Hejme > Esperanto-domoj > Esperantourbo

Esperantourbo

Kunhelpado bonvena!

Saluton,
ni ege ĝojas, ke GEA kaj Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, (politiko kaj administracio) estas vere seriozaj partneroj je favoro kaj kiel modelo por la tuta Esperanto-movado. Tion la "Esperanto-mondo" povas percepti sur multaj kampoj.
Pri tio ni ĝojas kaj fieras. Tio estas eksterordinara pozitiva escepto en la tuta mondo!

Estas sufiĉe multa laboro por eta teamo.
Kiu honorofice kunhelpos?
Ĉu vi regas Esperanton kaj la germanan? 
Karaj, estas via/nia eksterordinara bonŝanco por Esperanto!

Bv. kontakti min (Petro Zilvar) per la retadreso: esperanto-zentrum@web.de · esperanto-urbo.de · facebook-paĝo

Anticipe mi dankas.
Peter Zilvar


Interkultura Centro Herzberg (Esperanto-Centro), Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo, Germanio
11.03.2017
 
GRAVA  ALVOKO
 
Saluton!
Okaze de la Zamenhof-memoragadoj (UNESCO) ni organizos specialan seminarion kaj tutjaran Zamenhof-ekspozicion en la kastela muzeo, oficialan inaŭguron de Zamenhof-placo (kune kun urbaj instancoj).
La eventoj komenciĝos komence de aprilo 2017!
Bv. tuj respondi kaj transsendi viajn Zamenhof-objekt-materialojn!
 
Ni nepre bezonas por la ekspozicio (ekz. por la gazetaro, nia E-urbodomo, multaj vizitantoj) fotojn kaj bildkartojn rilate al Zamenhof- kaj Esperanto-objektoj, 
ekzemple pri Zamenhof-monumentoj, Z.-stratoj, Z.-hoteloj, Z.-placoj, ktp. el la tuta mondo.
 
Ankaŭ fotoj kaj bildkartoj pri Esperanto-objektoj el la tuta mondo bonvenas.
Certe poste ni eldonos memorkajeron kaj fotoalbumon.
Bonvenon. 
 
Bv. helpi!
Anticipe dankas via ICH-teamo
ankau je nomo de Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo
 
 
p.s. 
Se vi ŝatas partopreni la eventotagojn rilate Zamenhof, ni sendos al vi la kelktagan Zamenhof-festprogramon 
Mark Fettes skribis, ke la maklerejo "estas interesa iniciato". Se vi deziras, ke ĝi pli kaj pli fariĝu rimedo por internacia esperantisteca kunfarado, estas konsilinde legi la startan paĝon.
Pasinta prilaboro: 2017, March 11, 22:11
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login