esperantismo

Vi estas ĉi tie: Hejme > Esperantismo > Per-Esperanto Agado en Afriko

Per-Esperanto Agado en Afriko

Per-Esperantaj Evoluo-subtenaj projektoj:

AVE ankaŭ dum 2017 daŭrigas financan subtenon por 3 projektoj; nia kuranta agado dum la lastaj 10 jaroj.

- gastigejo* por lernantinoj en "Esperanto Secondary School" Marambeka, Tanzanio (6.000 eŭroj por la unuaj 8 lernantinoj, ni jam kolektis 1.400, eble kunlaborista fonduso de firmao Bosch subtenas per 5 mil - tiam plia mono estos por etendi la domon al 16 lernantinoj, por eviti perforton (ĉar 2016 pluraj gravediĝis - fino de lernado) dum longa ĉiutaga vojo (3 - 10 km) inter la hejmo kaj la lernejo); dato: Julio

- 4-a projekto* Akvo por Kalima (DR Kongo), (25.000 eŭroj, ni kolektu 5.000 krome 15 mil eble de WKV AG, kaj 5 mil de la civitanojn de Kalima); dato: fine de Septembro

- nova malgranda projekto rearbarigo en Uvira (DR Kongo) (inter 200 kaj 500 eŭroj)**; dato: fine de Julio.

**) mi subtenas studenton en Goma; krome AVE-anoj subtenis du ge-studentojn en Uvira: unu jam sukcese finis la studadon, la alia sekvos espereble baldaŭ.

Mi petas el-kore vian subtenon! Mi klopodas daŭrigi la Per-Esperanto-Agadon en 2018.

La UEA-konto de AVE: avex-z

Se vi ne estas membro de UEA vi povas tamen transpagi al nia UEA-Konto.

Konto de UEA: IBAN: NL72INGB0000378964, BIC: INGBNL2A

Bonvolu noti: (por UEA-Kto. avex-z de "via nomo & kiu projekto" )

Koran dankon en la nomo de Mramba Simba, Etienne Katchelewa kaj Martin Fadhili
kaj de la subtenataj homoj, kiuj parte estas esperantistoj.

D-ro Manfred Westermayer
sekretario de AVE

*) informojn vi trovas sur: www.verduloj.org/afriko.htm  - aktualigo sekvos.

Maklerejo

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login