esperantismo

Vi estas ĉi tie: Hejme > Esperantismo > Komitato de UEA

Komitato de UEA

Se vi estas individua membro de UEA kaj kredas, ke mi faros mian eblon por antaŭenigi Esperanton pere de UEA, tiam subtenu min per skribita letero al la Centra Oficejo en Roterdamo por fariĝi kandidato por la nova periodo de la Komitato: 1016-1019. Tiam vi sendu jenan tekston:

Estimata Ĝenerala Direktoro de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando)

Mi subtenas la kandidatecon de Johan Derks por fariĝi B-komitatano de UEA.
Subskribo …………………… (membro de UEA)

Mi volas redoni al Esperanton la respekton, kiun ĝi ĝuis antaŭ longe inter junuloj.
Tion ni povas per kunlaborado tra konkretaj celoj:

  1. efike uzi la perretan voĉdonan sistemon sub elektita sendependa prezidanto de la Komitato
  2. vaste informi la publikon pri la protokoloj de la Estraro
  3. restrikta rolo de ne-demokrata Elekta Komisiono
  4. pliigi la nombron de B-komitatanoj
  5. stimuli la misiajn vizitojn en "triamondaj" landoj
  6. kunlabori kun retprojektoj kaj kapablaj individuaj iniciatantoj
  7. reorganizi ĉiujn gravajn retdiskutlistojn

Johan Derks

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2017, June 13, 12:14
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login