eldonaĵoj

Vi estas ĉi tie: Hejme > Eldonaĵoj > Membiografio

Membiografio

Smail Grbo (el Sarajevo)"Mi Estas Esperantisto" · Formato B-6, ilustrita. Membiografio: kion kaj kiel por E-o kaj kion/kiel por si per Esperanto. La Enkondukon verkis Tibor Sekelj kaj la recenzon (tre favoran) William Auld. Diversflankaj, tre riĉaj kaj sukcesaj E-spertoj. Instruplena por komencantoj kaj E-aktivuloj, precipe kiuj E-instruas, informas, varbas, klub-estras, mondvojaĝas, prelegas, verkas, ktp.
La prezo: 10 Eŭrojn (enletere). Miaj sendokostoj, kaj donace mi sendas ankaŭ KD-on kun pli ol 400 fotografaĵoj sonigitaj per 15 plej konataj E-kantoj. Se oni aĉetas pliajn ekzemplerojn (ekz. por la klubo, geklubanoj, donacoj al nepagipovuloj...) por la aliaj rabato estas 30-40%.
Krome, mi ofertas ankaŭ DVD-ojn en E-o pri: urbo Sarajevo, pri miaj E-muzeo kaj E-ĝardeno, pri mia geknaba E-klubo, pri mia 'malmoŝto' (30-minuta televida dokument-filmo en E-o "Reĝo Smailo-Esperanto")
Vidu ankaŭ mian Ipernityejon.
PS: Alia libro estas nacilingva vojaĝpriskribo "Azia Cirklo - Per E-o tra Azio", ilustrita per 100 fotoj.

Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2017, August 18, 18:29
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login