ĉiĉeronado

Vi estas ĉi tie: Hejme > Ĉiĉeronado > Ĉiĉeronado en la sub-urbaj tuneloj de Nürnberg, Germanio

Ĉiĉeronado en la sub-urbaj tuneloj de Nürnberg, Germanio

Martin:
maklerejo
Ekde 2013 mi estas ĉiĉerono tra la malnovaj bier-keloj de Nürnberg. Mi ĉefe ĉiĉeronas en la germana kaj la angla. Por la keloj ni havas auskult-ilojn en ses lingvoj, la regulaj rondoj estas en la germana kaj malofte en la angla. Por menditaj grupoj ni ofertas pli grandan stokon da lingvoj. Ni nuntempe ne oficiale ofertas Esperanton por menditaj grupoj, sed se vi deziras, mi povas aranĝi esperantlingvan ĉiĉeronadon por vi, kion mi mem faros. Vidu sur la hejmpaĝo la eblan programon. Ekzistas infana programo, la ĝenerala rondo tra la bier-keloj, la speciala (nur) biera rondo, la malluma ronda. Krome ni havas la historian artaĵ-kelon kie valora arto el Nuremberg estis protektita dum la dua mondmilito, kaj la kazematoj kune kun la suburba akvolinio "Lochwasser-Leitung".
Simila anonceto mendeblas per retletero al info@maklerejo.de
Pasinta prilaboro: 2016, October 30, 12:15
« antaŭa  |   supren  |   sekva »

Powered by CMSimple | Template by CMSimple | Login